Kiom da diversaj aventuroj ni travivis kune kun ĝi! Kun ĝi ni venkis la plej kruelajn malamikestrojn! De liaj butonoj falis Ganon, Nemezis kaj Miranda sur la plej infera nivelo de malfacileco! Ni vojaĝis tra la kampoj de Hirul, vagadis tra teruraj vilaĝoj, manĝaĉis fungojn kun Mario kaj enprofundiĝis en frenezon kun Alisa. Ĝi helpis konkeri la koron de amata damo! Kaj ne nur koron. Sed en senkompata spaco de Intertero, ĝia dekstra bufro klakis la lastan fojon kaj eksilentis…
Ni certe ĝin riparos, sed ĝi meritis pacon kaj eternan gloron. Kaj ĝian lokon nun okupos nia nova kontrolilo, tute sama, nur verdflaveta. ;)=