Abomenaj Zizeloj kun grandega plezuro prezentas la tradukon en Esperanton de la ludo Flashback: The Quest for Identity por la ludstacio Sega Genesis!

Elŝuti traduk-flikaĵon eblas en la rubriko Tradukoj.
Bonan ludadon! ;)=
Ludoj en Esperanto
Abomenaj Zizeloj kun grandega plezuro prezentas la tradukon en Esperanton de la ludo Flashback: The Quest for Identity por la ludstacio Sega Genesis!
Elŝuti traduk-flikaĵon eblas en la rubriko Tradukoj.
Bonan ludadon! ;)=
Abomenaj Zizeloj kun ĝojo prezentas tradukon de la ludo Kyattou Ninden Teyandee (ankaŭ konata sub la nomo Samurai Pizza Cats) por ludstacio NES!
Elŝuti traduk-flikaĵon eblas en la rubriko Tradukoj.
Bonan ludadon! ;)=
Abomenaj Zizeloj fiere prezentas la tradukon de la ludo Darkwing Duck por ludstacio Nintendo Entertament System!
Elŝuti traduk-flikaĵon eblas en la rubriko Tradukoj.
Bonan ludadon! ;)=
La Zizeloj vere ŝatas ludojn! Kiam ili estis tute etaj, ludoj estis etaj ankaŭ. Tiam ili mezuriĝis je bitoj, kaj fingroj sur du piedetoj sufiĉis por tiujn bitojn kalkuli, kaj du fingroj eĉ restis! Kaj nun bitoj plimultiĝis, ili iĝis multoble pli multaj ol fingroj sur ĉiuj piedetoj, kaj ludoj iĝis tiom belaj, ke foje eĉ spirado perdiĝas. Kaj sincere amante tiajn ludojn, ni tre-tre volas ludi ilin en nia ne malpli sincere ŝatata Esperanto.
Nun ni havas eblon doni lokon sur nia retpaĝo ankaŭ por viaj tradukoj, aŭ eĉ por ludoj originale kreitaj en Esperanto (certe, se ilia aŭtoro ne kontraŭas!). Kaj ankoraŭ ni malfermas ĉe nia retpaĝo rubrikon, kie vi estas bonvenaj rakonti en Esperanto pri viaj ŝatataj ludoj, pri via unua luda sperto, pri historio de videoludsistemoj aŭ pri io ajn, ligita kun ludoj. Sentu vin kvazaŭ hejme!
Bonvolu sendi viajn kontribuojn al zizeloj@gmail.com.
Ĉe zizeloj okazas certaj laboroj kun elŝut-servilo, do se subite vi ne sukcesos elŝuti tradukojn de la retpaĝo, tiam eblas elŝuti ilin de nia Google-disko. Sed ni penu rapide solvi tiun-ĉi problemeton. ;)=
Abomenaj Zizeloj ĝoje prezentas la tradukon de la ludo The Adventures of Lomax por ludstacio Sony Playstation!
Elŝuti traduk-flikaĵon eblas en la rubriko Tradukoj.
Bonan ludadon! ;)=
Abomenaj Zizeloj kun ega fiero anoncas, ke laboro pri la traduko de Resident Evil 4 finfine estas plenfarita! Tio estis tre malfacila projekto, estis kreitaj multaj iloj por laboro kun dosieroj de la ludo, estis tradukita grandega aro da teksturoj, estis farita amaso de eraroj, kaj poste aperis eraroj pro korektado de eraroj, sed ni tre ĝuis okupadi pri tiu-ĉi ludo! Ni esperos, ke iu same ĝuos ludi ĝin kun nia traduko!
Tio estis tre mojose! Kaj ni jam okupiĝas pri novaj projektoj. ;)=
© 2023 Abomenaj Zizeloj