En tiu rubriko loĝas niaj tradukoj de ludoj en Esperanton. Ĉiu arkivo enhavas malgrandan tekstan dosieron kun eta instrukcio kaj informo pri la traduko. Ni penos pligrandigi la liston de ludoj kaj plifaciligi la instaladon. Kaj ankoraŭ por instalado necesas havi licencohavan kopion de la ludo, certe.
Agrablan ludadon!


Alone in the Dark (DOS)

Alone in the Dark estas komputila ludo en la ĝenro “survival horror”, kreita de Frederik Renal, ellaborita kaj eldonita de la kompanio Infogrames en la 1992-a jaro por personaj komputiloj sub DOS-administrado. Aventuroj de la ludo okazas en Luiziano en dudekaj jaroj de XX jarcento. Heroo vizitas bienon, plenan da diversaj monstroj, kaptiloj kaj enigmoj. Por liberiĝi ludanto devas kolekti diversajn objektojn, pripensi kaprompilojn, batali kun monstroj kaj esplori neordinaran mondon de la ludo.

Alone in the Dark forte influis al la ĝenro. Interalie, Sindzi Mikami, laborante pri Resident Evil, aparte pristudis la mekanikon de Alone in the Dark.


Jack in the Dark (DOS)

Jack in the Dark (Dĵek en Mallumo) – estas nana ludo-donaco de Infogrames por ŝatantoj de Alone in the Dark aperinta en la jaro 1993 kadre de la reklama kampanjo por Alone in the Dark 2. Eta kvest-ludo en mondo de nokta ludila butiko. Ekzistas diversaj donacoj, sed ilia valoro senescepte dependas de la spuro, kiun ili lasas en koro de tiu, al kiu ili estas donacataj. Foje okazas tiel, ke enhavo de la plej imponaj skatoloj, patose ornamitaj per buntaj rubandoj, paliĝas kompare kun enhavo de iu nerimarkebla skatoleto, kiu ne pli grandas ol tenanta ĝin manplato. Guste tian surprizon, etan kaj modestan, sed tute neatenditan kaj agrablan la francaj eldonistoj prezentis okaze de Kristnasko al ĉiu ŝatantoj de Alone in the Dark. La eta aventuro de Jack in the Dark okazas la 31-an de oktobro, nokton antaŭ Tago de Ĉiuj Sanktuloj, en eta butiko de infanaj ludiloj, perdiĝinta ie en araneaĵo de grandurbaj stratoj. Misvojiĝinta Grejs Sonders, allogita de enigma lumo, tremanta malantaŭ vitroj de ĉarmaj fenestroj, decidas eniri en gasteme malfermitan pordon de la butiko kaj… trovas sin en kaptilo de malica Dĵek-el-Tabakujo! Sola solvo por liberiĝi – estas venki fi-tiranon, kiu timigis la tutan ludilan popolon kaj eĉ ŝtelis mem Sanktan Nikolaon! Sed kiamaniere povas subtila okjara knabineto kontraŭstari al ruza fiulo? Kontraŭ sorĉo malutilas fizika forto, same kiel armilo, do ŝi uzu nur sian kuraĝon kaj eltrovemon. La luda mekaniko de Jack in the Dark multe pli similas al klasikaj kvest-ludoj, ol la aventuroj de Edvard Karnbi: valoras nur atentemo de la ludanto, sed ne trafa pafado aŭ brava bato – perforto ĉi-tie tute mankas. Sed tute ne mankas vaste amataj ekde antaŭa projekto de Infogrames logikaj problemoj, kies solvon indas serĉi en la tekstoj ene de la ludo. En la samaj tekstoj troviĝas informo pri multaj ludiloj-roluloj, plejparto el kiuj ludas gravan rolon en la eta aventuro.


The Adventures of Lomax (PSOne)

The Adventures of Lomax (konata en Eŭropo kiel Lomax) estas videoludo, branĉo de la serio Lemmings. La ludanto okupas rolon de Lomax – la lemingo, kiu devas savi siajn amikojn kaj bestojn, batalante kontraŭ Malica Ed. La ludo estis eldonita por PlayStation kaj Microsoft Windows en 1996 jaro.

Lomax estas leming-kavaliro, kies amikoj transformiĝis en monstrojn pro Malica Ed. Celo de Lomax estas savi ilin kaj pereigi Malican Ed, uzante sian magian helmon.


Resident Evil: Director’s Cut (PSOne)

Resident Evil estas videoludo en ĝenro “survival horror”, ellaborita kaj eldonita de la Japana kompanio Capcom en la jaro 1996 por ludstacio Sony PlayStation.

24 julio 1998 jaro. En ĉirkaŭaĵoj de la urbo Rakkun-Siti ekokazadis teruraj murdoj. En policaj raportoj estis notite, ke la atakoj estis okazaigitaj pere de grandaj grupoj, kaj viktimoj estis kvazaŭ manĝitaj. Polico ne sukcesis trovi murdistojn, tiam oni altiris la taĉmenton “S.T.A.R.S.”, konsistanta el grupoj “Alfa” kaj “Bravo”. Dum la esplorado helikoptero de grupo “Bravo” trafas en akcidenton kaj grupo “Alfa” ekvojas por serĉi ĝin. Sed en nokta arbaro ilin atakas strangaj estaĵoj, kaj elvivintaj anoj de la grupo devas kaŝi sin en proksime staranta vilao. Ekde tiu momento koŝmaro nur komenciĝas.


Resident Evil 4 Ultimate HD Edition (Windows)

Resident Evil 4, en Japanio konata kiel Biohazard 4, estas kelkplatforma komputila ludo en ĝenroj Survival Horror kaj 3D-pafludo en la tria persono.

Historio de la kvara parto disvolviĝas en 2004-a jaro, ses jarojn post eventoj de la dua parto. Leon Skott Kennedi, registara agento, estas sendita kun misio en Eŭropon. Li devas savi Eŝli Grem, filinon de la usona prezidento, ŝtelitan de enigma kulto. Vojaĝo en vilaĝeton ie en Hispanio, transformiĝas en renkonton kun ĝiaj sangavidaj loĝatoj.


Rayman (PSOne)

Rayman estas komputila ludo en la platforma ĝenro, ellaborita de la franca kompanio Ubisoft Montpellier. Ĝi estis eldonita en septembro de 1995 jaro por Atari Jaguar kaj MS-DOS, kaj en novembro de la sama jaro por Sony PlayStation kaj Sega Saturn. Pli poste la ludo estis reeldonita por aro de aliaj ludstacioj. Tio estas la unua ludo de la serio kaj la unua apero de la heroo Rejman.

Aventuroj de la ludo okazas en diversspeca surrealisma loko, kiu troviĝas ie en Sonĝa Vojkruciĝo. Post ŝtelado de Granda Protuno fare de s-ro Morn, elektunoj, etaj amikemaj estaĵoj, disflugis laŭ la tuta mondo kaj poste estis enkaĝigitaj. Heroo, konata kiel Sorĉisto, petas helpon de Rejman, petas lin liberigi elektunojn kaj revenigi Grandan Protunon.


Rayman 2: The Great Escape (Windows)

Rayman 2: The Great Escape estas videoludo en ĝenro de platformo, ellaborita kaj eldonita de kompanio Ubisoft. Rayman 2 unuafoje aperis la 6-an de januaro de la jaro 1999. La nenion atendantajn loĝantojn de Sonĝa Vojkruciĝo subite atakas piratoj. Tiumomente evidentiĝas, ke Rejman perdis ĉiujn siajn kapablojn, ĉar armeo de piratoj disrompis la Koron de Mondo je mil pecoj, kiuj estas flavaj lumeroj. Oni ĵetas Rejman en kaĝon de grandega fluganta prizona ŝipo, post iom da tempo oni akaŭ ĵetas tien Globoks, sed amikoj sukcese eskapas. Iom pli poste Rejman ekscias, ke ekzistas rimedo venki piratojn. Nun li devas trovi kvar antikvajn maskojn, por veki Polokus, spiriton de la mondo. Rejman vojaĝas tra la Sonĝa Vojkruciĝo trans la pordoj de la salono, kontrolata de etuloj kaj magie ligita kun diversaj lokoj de la mondo.


Slain: Back from Hell (Windows)

Slain: Back from Hell estas multplatforma komputila ludo en platforma ĝenro, ellaborita de Wolf Brew Games kaj eldonita de Digerati Distribution en 2016-a jaro. Origine la ludo aperis sub la nomo Slain! kaj ricevis negativajn recenzojn pro multegaj eraroj kaj problemoj pri kontolado. Poste ellaborantoj korektis misojn kaj eldonis novan version, kiu estis taksita pli alte.

Kontrolante Batorin, severan kaj mornan heroon, la ludanto devas trairi ses lokaciojn kaj venki ses iliajn patronojn, uzante por tio glavon kaj iom da magio. Ludo elstaras per vere sukoplena detala rastrumera grafiko, kiu prezentas malhelajn pejzaĝojn, monstrecajn malamikojn kaj timigas la lundanton per estonto de lia heroo okaze de malvenko. La aventuroj pasas kun akompanaĵo de morna muzikserio fare de Curt Victor Bryant.


Flashback: The Quest for Identity (Sega Genesis)

Flashback: The Quest for Identity estas komputila ludo en ĝenro platformludo, ellaborita de la franca kompanio Delphine Software. Ĝi estis eldonita por platformo Amiga en la jaro 1992, sed poste estis transportita al multaj aliaj platformoj. La ludo distingiĝis per flua animacio de roluloj kaj manpentritaj fonoj; ĝi aspektis tre moderna ene de sia tempo.

La enhavo de la ludo disvolviĝas en la jaro 2142. Ĉefa heroo Konrad Hart hazarde malkovras komploton de aliplaneduloj, maskitaj je homoj. Oni ŝtelas lin kaj forviŝas lian memoron, sed poste li sukcesas eskapi.

Unu el distingaĵoj de la ludo estas sufiĉe granda kvesteco, enhavanta paroladon kun multaj roluloj kaj solvadon de diversaj problemoj, ricevadon de bezonataj aĵoj kaj ilian uzadon. Temaro ja havas ligojn kun kelkaj konataj fikciaj filmoj.


Comix Zone (Sega Genesis)

Comix Zone estas video-ludo en ĝenro de arkada agado, eldonita por ludstacio Sega Mega Drive en la jaro 1995. La ĉefa specialaĵo de la ludo estas ĝia stiligo je komikso – eventoj de la ludo okazas sur paĝoj de komikso.
Muzikon por la ludo verkis komponisto Govard Drossin, kaj pri grafiko laboris ĉefe pentristoj de komiksoj.


Kyattou Ninden Teyandee (NES)

La legenda ludo laŭ la bildserifilmo “Samurajoj pica-katoj”! La serifilmo aperis en la komenco de 90-aj jaroj sur televidekranoj de Japanio, kaj kiel avantaĝojn havis bonan animacion kaj multon da humuro, kio estis plene translokita en la ludon.

Ĉi-tie, en la simila al paradizo Adorurbego, feliĉe vivis multaj animaluloj. Sed foje… Adorurbego estis subite atakita de fremduloj. La teamo de Samurajoj pica-katoj rapide eliĝis el sia stabejo, por neniigi minacon de flanke de klano Karakara kaj puni vulpon Konokami.


Tiny Toon Adventures (NES)

Tiny Toon Adventures — estas video-ludo en ĝenro de platforma arkado, ellaborita kaj eldonita de kompanio Konami en la jaro 1991 por ludstacio NES. Tio estas la unua video-ludo, kiu baziĝas sur bildfilma serio Tiny Toon.


Darkwing Duck (NES)

Darkwing Duck estas komputila ludo de platformo-ĝenro, ellaborita en 1992-a jaro de kompanio Capcom laŭ motivoj de samnoma bildfilmo.


Chip ‘n Dale: Rescue Rangers 2 (NES)

Chip ’n Dale Rescue Rangers 2 – estas videoludo laŭ motivoj de bildfilmserio “Chip and Dale: Rescue Rangers”, ellaborita kaj eldonita de kompanio Capcom en la jaro 1993 por platformo NES.


The Little Mermaid (NES)

The Little Mermaid estas komputila ludo, eldonita en la jaro 1991 laŭ motivoj de samnoma bildfilmo de studio Disney por ludstacioj NES kaj Game Boy.
En komenco de la ludo Ariel jam estis renkontiĝinta kun Erik kaj ili planas geedziĝi. Sed malica sorĉistino Ursula kreas perfidan planon pri regado super la tuta maro. Kaj tiam Ariel devas denove iĝi marvirino por savi sian karan domon de sorĉistino.