Ni estas Zizeloj, ni aĉe abomenas kaj jen ni havas propran dometon! Kaj ankoraŭ ni okupiĝas pri tradukado de niaj ŝatataj ludoj en Esperanton kaj ni ŝatus dividi ĉi-tie niajn tradukojn por ke aliaj povu ludi ankaŭ! Ni tre ŝatas malnovajn ludojn, tiajn kvadratecejn, kiel en infanaĝo, ni ilin eĉ registas forme de videaĵoj, por montri al vi niajn tradukojn, certe. Ho, se jam ni havas domon, tiun retpaĝon, eble ni iomete rakontados pri ludoj, novaj kaj malnovaj, ĉu? Kaj eble ankoraŭ iu ekvolos ion propran rakonti. Do, ĉi-tie ekde nun estos malgranda dometo por ludoj en Esperanto. Kaj la Zizeloj tre ĝojas vidi siajn gastojn!


Traduko de la ludo Slain: Back from Hell

Abomenaj Zizeloj kun grandega plezuro prezentas la tradukon en Esperanton de la ludo Slain: Back from Hell por Windows!

Elŝuti traduk-flikaĵon eblas en la rubriko Tradukoj.

Bonan ludadon! ;)=


Hodiaŭ ĉe Abomenaj Zizeloj foriras por merita ripozo nia antikva amiko!

Kiom da diversaj aventuroj ni travivis kune kun ĝi! Kun ĝi ni venkis la plej kruelajn malamikestrojn! De liaj butonoj falis Ganon, Nemezis kaj Miranda sur la plej infera nivelo de malfacileco! Ni vojaĝis tra la kampoj de Hirul, vagadis tra teruraj vilaĝoj, manĝaĉis fungojn kun Mario kaj enprofundiĝis en frenezon kun Alisa. Ĝi helpis konkeri la koron de amata damo! Kaj ne nur koron. Sed en senkompata spaco de Intertero, ĝia dekstra bufro klakis la lastan fojon kaj eksilentis…
Ni certe ĝin riparos, sed ĝi meritis pacon kaj eternan gloron. Kaj ĝian lokon nun okupos nia nova kontrolilo, tute sama, nur verdflaveta. ;)=


Traduko de la ludo Rayman

Abomenaj Zizeloj kun grandega plezuro prezentas la tradukon en Esperanton de la ludo Rayman por la ludstacio Sony PlayStation!

Elŝuti traduk-flikaĵon eblas en la rubriko Tradukoj.

Bonan ludadon! ;)=


Nekompreneblaj Zizeloj

Do ni trankvile retumis kaj subite rimarkis jen tion. Ni ne vere komprenis, kio ĝi estas kaj por kiu celo, sed por ajna okazo ni tre oficiale deklaras, ke tio ne estas ni. Ni tradukis nur tiujn ludojn, kiuj estas ĉe nia retpaĝo en la rubriko Tradukoj. Tradukojn por ludstaciaj ludoj ni ankaŭ metas al romhacking.net.

Kaj ankaŭ ni laboras pri novaj projektoj, jen ! ;)=


Traduko de la ludo Flashback: The Quest for Identity

Abomenaj Zizeloj kun grandega plezuro prezentas la tradukon en Esperanton de la ludo Flashback: The Quest for Identity por la ludstacio Sega Genesis!

Elŝuti traduk-flikaĵon eblas en la rubriko Tradukoj.

Bonan ludadon! ;)=


Traduko de la ludo Kyattou Ninden Teyandee

Abomenaj Zizeloj kun ĝojo prezentas tradukon de la ludo Kyattou Ninden Teyandee (ankaŭ konata sub la nomo Samurai Pizza Cats) por ludstacio NES!

Elŝuti traduk-flikaĵon eblas en la rubriko Tradukoj.

Bonan ludadon! ;)=


Traduko de la ludo Darkwing Duck

Abomenaj Zizeloj fiere prezentas la tradukon de la ludo Darkwing Duck por ludstacio Nintendo Entertament System!

Elŝuti traduk-flikaĵon eblas en la rubriko Tradukoj.

Bonan ludadon! ;)=


Traduko de la ludo Resident Evil: Director’s Cut

Abomenaj Zizeloj prezentas renovigitan version de la traduko de la ludo Resident Evil: Director’s Cut por PlayStation!


Ĉe nia retpaĝo vi estas bonvenaj ankaŭ por kontribui!

La Zizeloj vere ŝatas ludojn! Kiam ili estis tute etaj, ludoj estis etaj ankaŭ. Tiam ili mezuriĝis je bitoj, kaj fingroj sur du piedetoj sufiĉis por tiujn bitojn kalkuli, kaj du fingroj eĉ restis! Kaj nun bitoj plimultiĝis, ili iĝis multoble pli multaj ol fingroj sur ĉiuj piedetoj, kaj ludoj iĝis tiom belaj, ke foje eĉ spirado perdiĝas. Kaj sincere amante tiajn ludojn, ni tre-tre volas ludi ilin en nia ne malpli sincere ŝatata Esperanto.
Nun ni havas eblon doni lokon sur nia retpaĝo ankaŭ por viaj tradukoj, aŭ eĉ por ludoj originale kreitaj en Esperanto (certe, se ilia aŭtoro ne kontraŭas!). Kaj ankoraŭ ni malfermas ĉe nia retpaĝo rubrikon, kie vi estas bonvenaj rakonti en Esperanto pri viaj ŝatataj ludoj, pri via unua luda sperto, pri historio de videoludsistemoj aŭ pri io ajn, ligita kun ludoj. Sentu vin kvazaŭ hejme!

Bonvolu sendi viajn kontribuojn al zizeloj@gmail.com.


Povas okazi fuŝoj dum elŝutado

Ĉe zizeloj okazas certaj laboroj kun elŝut-servilo, do se subite vi ne sukcesos elŝuti tradukojn de la retpaĝo, tiam eblas elŝuti ilin de nia Google-disko. Sed ni penu rapide solvi tiun-ĉi problemeton. ;)=


Traduko de la ludo The Adventures of Lomax

Abomenaj Zizeloj ĝoje prezentas la tradukon de la ludo The Adventures of Lomax por ludstacio Sony Playstation!

Elŝuti traduk-flikaĵon eblas en la rubriko Tradukoj.

Bonan ludadon! ;)=


Laboro pri la traduko de Resident Evil 4 estas finfarita, la fina versio estas elŝutebla!

Abomenaj Zizeloj kun ega fiero anoncas, ke laboro pri la traduko de Resident Evil 4 finfine estas plenfarita! Tio estis tre malfacila projekto, estis kreitaj multaj iloj por laboro kun dosieroj de la ludo, estis tradukita grandega aro da teksturoj, estis farita amaso de eraroj, kaj poste aperis eraroj pro korektado de eraroj, sed ni tre ĝuis okupadi pri tiu-ĉi ludo! Ni esperos, ke iu same ĝuos ludi ĝin kun nia traduko!

Tio estis tre mojose! Kaj ni jam okupiĝas pri novaj projektoj. ;)=