Dum la laboro pri tradukado de ludoj al ni ofte iĝas bezonate verki proprajn ilojn por umado kun ludaj resursoj. Plej ofte ni faras tion dum terura hasto kaj pro tio rezultiĝas io fia kaj tre specife uzebla, sed foje rezultiĝas eĉ sufiĉe ĉarmaj aĵetoj. Kelkajn el ili ni finverkados kaj metados en tiun-ĉi rubrikon. Eble tio estos interese por iu, kaj eble eĉ al iu utilos. ;)=


Tipar-redaktilo por la ludo Comix Zone

Ilo por importo, eksporto kaj redaktado de tiparo en ROM-dosiero de
la ludo Comix Zone por Sega Genesis.

Estas subtenata usona kaj japana versioj de ROM-dosieroj de la ludo,
sed por redaktado estas preta nur angla tipar-kolekto.

La programinterfaco estas anglalingva.


Konvertoro de subtitoloj en filmetoj kaj redaktilo por notoj por Resident Evil (PSOne).

Malgrandaj programetoj, kiujn Zizeloj skribis kaj uzis dum la labortempo pri traduko de la ludo Resident Evil: Director’s Cut por platformo Sony PlayStation.

Ni ilin iomete ordigis, sed ili ne ĉesas fuŝi fojfoje. ;)=

La programinterfaco estas anglalingva.